Saluton, en Germanio momente okazas granda konkurso de germana banko. Oni
elektas la 1000 plej ŝatatajn asociojn rete. Se Germana Esperanto-Asocio
estus inter la 1000 plej ŝatataj asocioj tio ne nur donus grandan
prestiĝon, sed GEA ankaŭ ricevus premion! Bv. helpi en la agado kaj
voĉdoni. Ĉiu persono (retpoŝtadreso) povas doni 3 voĉojn (oni simple
devas sekvi la paŝojn denove).
Kial en la voĉdonado pri la "1000" plej ŝatataj asocioj de Germanio"
neniu volas helpi al GEA akiri lokon inter la unuaj 1000 asocioj? Voĉdonu
karaj amikoj!
Mi petas vin subteni la retan voĉdonadon en Germanio. Kompreneble ni
volas ke Germana Esperanto-Asocio estu inter la plej ŝatataj asocioj.
Pliaj klarigoj: http://www.esperanto-mexico.org/helpualgea